The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians - BestLightNovel.com
You’re reading novel The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians Part 29 online at BestLightNovel.com. Please use the follow button to get notification about the latest chapter next time when you visit BestLightNovel.com. Use F11 button to read novel in full-screen(PC only). Drop by anytime you want to read free – fast – latest novel. It’s great if you could leave a comment, share your opinion about the new chapters, new novel with others on the internet. We’ll do our best to bring you the finest, latest novel everyday. Enjoy
M. F. ZAMENHOF.
Fasto - fast; mezuri - to measure; rikolto - harvest; enspezo - income; elspezo - outlay; jxuro - oath; suspekto - suspicion; korvo - raven; piki - to stab.
LIZI, ELZE, ELIZABET.
El "Hungaraj Rakontoj".
Mi amis nur mian patrinon kaj Lizi, krome neniun en la tuta mondo.
Kun sxi, kun Lizi, mi jam ligis amikecon, kiam mia malgranda fratino mortis je angino.
Tiam farigxis tre silente en nia domo. Malantauxe cxirkaux la cxevalstalo bruis ja la knaboj poste kiel antauxe, sed al la logxejo ili proksimigxis nur sur la piedpintoj. Ili ne volis gxeni la nigre vest.i.tan virinon, kiu sencxese, kvazaux senspirite, la funebrajn cxambrojn trapasxis; de frua mateno gxis malfrua vespero, en pensojn profundigxinta, sxi travagis la logxejon, senripoze kiel la pendolo de l'horlogxo, kvazaux sxi eterne iun aux ion sercxus. Iafoje sxi malfermis la sxrankojn kaj tirkestojn laux vico. Tiam mi cxiam vidis en sxia mano malgrandajn infanorobojn, sxuojn kaj antauxtukojn, kiujn sxi longe rigardis kaj karesis, por ilin denove remeti kun la pupoj, la skribkajeroj kaj cxiuj aliaj objektoj, kiuj iam apartenis al mia malgranda fratino.
Pri mi sxi tute ne okupigxis--sxi nun pli amis la mortinton, ol cxiujn vivantojn--kaj tamen en mi cxiam sxteliris post sxi. Se mi iafoje sxian robon ekprenis, aux sxian brakon karesis, por ke sxi min nur rimarku, sxi ekrigardis min indiferente per siaj karaj, de nokta plorado lacaj okuloj, aux diris: "Kion vi volas, Janko? Cxu mi devas doni al vi orangxojn?"
Sxi tiam eltiris la tirkeston, kie la orangxoj kusxis, kaj lasis min elekti, kiom mi volis. Kaj mi tute ne volis orangxojn, mi nur estis jxaluza je mia malgranda, mortinta fratino.
FERENC HERCZEG.
Ligi - to bind; angino - quinsy; stalo - stable, stall; pinto - point; gxeni - to trouble, disturb; funebro - mourning; pendolo - pendulum; sxranko - cupboard; tirkesto - drawer; vico - turn; antauxtuko - ap.r.o.n; laca - weary; jxaluza - jealous.
VENTEGA NOKTO.
El "Nord-germanaj Rakontoj".
La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaux si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma nordo. Cxio, kion gxi ekkaptas dumvoje, devas kunflugi. Gxi pelas la foliojn alten, tiel ke ili kirle flugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen gxi permesas al ili dum memento rekonsciigxi, ili opinias, ke nun cxesis la sovagxa pelado, ke ili povas trankvile mallevigxi teren--jen la sovagxulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komencigxas. Nun gxi estas en la torfejo; tie gxi trovas nenion kun kio gxi povus petoli; tiam gxi atakas pluvnubon kiu jxus volis ekpluvi--pusxegas en gxian flankon, gxis gxi tuj disflugas.
Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj gxemas kaj krakas. Ankoraux salton, kaj nun gxi estas cxe la lerneja domo, kiu staras kasxite en arbetajxoj inter la du vilagxoj. Ho, kiel gxi gxojkriegas ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie cxi mi devas enigxi! Per cxiuj pordoj gxi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi ilin. Sed vane. Ecx ne la lignan kovrilon de la truo en la frontono gxi povas desxiri, kvankam la rustigxintaj hokoj preskaux ne plu povas teni gxin. Sed almenaux gxi klakas kaj frapegas per gxi tiom, ke la edzino de la instruisto vekigxas.
HEINRICH BANDLOW.
Nordo - north; kirli - to whisk, to twirl; konscii - to be conscious; opinii - to be of opinion; torfo - peat; petoli - to play, tease; furiozi - to rage; gxemi - to groan; kraki - to crack, crackle; kaduka - decayed, infirm; skui - to shake; vane - in vain; frontono - gable, fronton; rusti - to rust; hoko - hook; klaki - to clack, clap.
EN PIRIN.
El "Bulgaraj Rakontoj".
Klime perdis la vojon, la blovegoj estis kovrintaj cxion: valojn, montetojn, vojojn, kampojn. Li eliris hieraux cxe bona vetero el la vilagxo, kaj nun ?... Dum tutaj horoj li vagadis en Pirin-monto kaj li ne scias, kie li trovigxas, kien li iras, kion li renkontos. Li komprenis nur unu: ke malproksime, malproksime li estas de sia vilagxo, en nekonataj montaj dezertoj, en la regno de l'sovagxaj bestoj kaj de la pereo...
Subite li ekvidis tra la krepusko multajn nigrajn ombrojn, kiuj iris senbrue sur la negxo. Kio estas tio cxi? Cxu lupoj? Ili estas tuta aro kaj venas de la dekstra flanko; ili bojas... Li ekkuregas. La malsata aro rapide lin sekvas kun sovagxaj bojoj... Kiom da tempo li kuris, li ne memoras... Antaux li cxiam nudajxo, cxiam dezerto, cxiam negxa kampo. Subite Klime vidas, ke antauxe ekmovigxas io, lumaj punktoj brilas kaj lin renkontas: la bestaro elsendis kelkajn lupojn por fermi lian iradon... Klime vidis teruran, neeviteblan morton...
Tiam li ree ekkuregis kiel frenezulo maldekstren, al nova direkto, sur ia krutajxo malsupren, kaj post li la lupoj... Li dufoje implikigxis je sia skarpo, kiu trenis, kaj li ekfalis. Trovigxinte en la valo, Klime gxoje vidis, ke li eniras en ian vilagxon... Kia gxi estas, cxu pomaka, cxu kristana,--li ne pensas, cxar la luparo lin persekutas ecx tien cxi. Gxi iras post liaj kalkanoj... Li ensxovigxis en ian pordegon, kiun, versxajne, la ventego malfermis, kaj li alkuris al la fenestro, kiu lumis. Kaj la lupoj ankaux kuras post li. Klime sxovis malgxentile la pordon kaj eniris en nekonatan domon. Li ekgxemis: li vidis bulgaran, kristanan domon, kaj la sanktfigurujon, kaj antaux gxi la sanktlampeton...la flamo malklare briletis kaj estingigxis ankoraux.
El la krepusko eliris iaj h.o.m.oj. Li cxirkauxrigardis mirege. Kie li trovigxas?
Subite Klime ekscias, ke li estas en sia hejmo.
La Cxiopovanto estis direktinta liajn vagadojn al lia vilagxo, al lia domo, kiam li pensis, ke li iras en tute malsaman direkton.
IVAN MINCXEV.
[Footnote: "Pomako" estas bulgaro farigxinta mahometano.]
Klime - man's name; blovego - storm; valo - valley; sovagxa - wild; krepusko - twilight; boji - to bark; nuda - bare; punkto - point; eviti - to avoid; freneza - crazy; impliki - to entangle; skarpo - scarf; persekuti - to follow in order to harm; sxovi - to shove, push; versxajne - apparently; estingi - to extinguish.
SOMERA PLUVADO.
El "Prozo el Danaj-Norvegaj Auxtoroj".
Estis premante varmege, la aero vibris pro varmo, kaj krom tio estis tiel kvieta, nenio alia sin movis, ol la kokcineloj tie sur la urtikoj, kaj kelke da velkitaj folioj, kiuj kusxis sur la herbo kaj kurbigis sin kun etaj ekmovoj, kvazaux kuntiritaj de la sunaj radioj.
Kaj tiu h.o.m.o sub la kverko, li kusxis spiregante kaj melankolie, senespere li rigardis supren al la cxielo. Li kantetis iom, kaj cedis, fajfis per la busxo kaj cedis ankaux je tio, turnis kaj returnis sin, rigardis malnovan talpan teraltajxeton, kiu tute helgrizigxis pro sekeco. Subite eta, ronda, nigra makulo vidigxis sur la griza tero, ankoraux unu, du, tri, kvar, multaj, ankoraux pliaj, la tuta altajxeto farigxis malhelgriza. La aero estas nur longaj, malhelaj strekoj, la folioj klinigxis kaj balancigxis, sibleto, plilauxtigxante gxis siblego, sonis,--akvo fluegis teren.
Cxio briletis, fajretis, kraketis. Folioj, brancxoj, trunkoj, cxio brilis de akvajxo, cxiu guteto falanta teren, herben, sxtonen, cxien, disrompigxis kaj dissxprucis en milojn da etaj perloj. Malgrandaj gutoj pendis tie iom da tempo kaj farigxis grandaj gutoj, malsuprenfalis tien cxi, unuigxis kun aliaj gutoj, formis fluetojn, malaperis en sulketojn, enfluis grandajn truojn kaj elfluis malgrandajn, forkondukis polvon, lignajxetojn kaj foliopecojn, fiksigxis sur rifojn kaj denove liberigxis, turnigxis kaj ree surrifigxis. Foliojn, ne estintajn kune de la tempo, kiam ili estis burgxonoj, kolektis la akvajxo; musko, neniigita de sekeco, eksxvelis kaj farigxis mola, cxifa, verda kaj sukplena; kaj sximo kiu preskaux farigxis polvo, disvastigxis en graciaj makuloj, kun brilo kiel silko. La konvolvoloj lasis plenigi siajn blankajn kalikojn gxis la rando, interpusxis ilin kaj versxis la akvon sur la kapojn de l' urtikoj. La dikaj, nigraj arbarlimakoj afablege rampis antauxen kaj rigardis danke la cxielon.
Kaj la h.o.m.o? La nudkapa h.o.m.o staris meze en la pluvo, lasante la gutojn sibli en harojn, brovojn okulojn, nazon, busxon, kraketis per la fingroj je la pluvo, iom levis iafoje la piedojn, kvazaux li intencis danci, ekskuis iam kaj iam sian kapon, kiam tro multe da akvo estis en la haroj, plengorgxe kantis senpripensante tion, kion li kantis, tiel plene la pluvado lin okupis.
J. P. JAKOBSEN.
Vibri - to vibrate; kokcinelo - ladybird; urtiko - nettle; velki - to wither; fajfi - to whistle; talpo - mole; streko - streak; klini - bend; sibli - to hiss; sxpruci - to spurt, to gush; sulko - furrow; truo - hole; rifo - reef; burgxono - bud; musko - moss; sxveli - to swell; cxifi - to crinkle, crumple; sximo - mildew, mould; gracia - graceful; konvolvolo - convolvulus; kaliko - chalice, calyx; limako - slug; brovo - brow; nuda - bare.
KION NE KOMPRENAS LA HIRUNDOJ KAJ PAPILIOJ.
El "Pola Antologio".
... Iom pli malproksime kusxis flava grenkampo. Malalta barilo apartigis gxin de l' konstruajxoj kaj de l' malgranda placeto antaux ili.
La barilo formis angulon kaj en la loko, kie kunigxis du gxiaj oblikvaj duonoj, gxi havis pordegon, altan, largxan kaj en tiu momento tute malfermitan.
Ni proksimigxis al la malalta barilo. Anjo ne havis ankoraux suficxe da tempo por apogi al gxi sian ombrelon kaj jam en la flava domo oni malfermis la pordon kaj viro starigxis cxe la sojlo kaj lauxte demandis: