The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians - BestLightNovel.com
You’re reading novel The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians Part 30 online at BestLightNovel.com. Please use the follow button to get notification about the latest chapter next time when you visit BestLightNovel.com. Use F11 button to read novel in full-screen(PC only). Drop by anytime you want to read free – fast – latest novel. It’s great if you could leave a comment, share your opinion about the new chapters, new novel with others on the internet. We’ll do our best to bring you the finest, latest novel everyday. Enjoy
--Cxu vi iras eksterlandon?
Ni komprenis. La barilo, malzorge konstruita el kurbaj bastonoj, estis io pli grava, ol limo de kampara proprajxo...
Cxi tiu barilo apartigis du naciojn, du landojn, du civilizaciojn.
La sekalo, kreskanta post gxi, estis jam germana sekalo; la cejanoj, kiuj, kiel bluaj lumetoj, bruletis inter la spikoj, estis jam germanaj cejanoj.
Germana estis ecx la vento, fluganta de tie kune kun la miela odoro de l'konvolvoloj...
Kompreneble, Anjo devis rifuzi al si la ricxigon de sia bukedo per germanaj floroj kaj sxi tuj sciigis pri gxi la lauxte demandantan viron.
Li reigxis domon trankviligxinta, sed sendube dek kelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis cxiujn niajn movojn.
Kun stranga sento ni komencis rigardi cxirkauxe.
--Kial?--demandis Anjo, largxe malfermante la okulojn--sekve la spiko, kiu elkreskis tie cxi el grajno alport.i.ta de tie de la vento, estas nia, sed milionoj da aliaj spikoj, gxiaj fratoj, estas fremdaj nur tial, ke ili kreskas unu pasxon pli malproksime?
Mi p.e.n.i.s klarigi al sxi, ke tio cxi estas tute natura, ecx necesega.
--Por kiu?
Anstataux respondo mi levis la sxultrojn.
Okupataj de la penso pri la divido, ni turnis la okulojn al la cxielo, sercxante ankaux sur gxi liman linion.
Sed la cxielo estis nur unu, nedividita.
Ni rigardis la sunon.
Ankaux la suno estis nur unu, nedividita.
En la sama momento papilio, kiu sidis proksime de ni sur la barilo kaj jen etendis, jen altiris siajn rugxajn flugiletojn kun argxenta subajxo, rapide levigxis kaj transflugis al la germana flanko.
Gxi longe flirtis tie super la balancigxantaj spikoj kaj trovinte amikon aux amikinon ankoraux pli trankvile revenis.
Samtempe kelke da hirundoj, antauxsentante proksimigxon de fulmotondro, komencis kun lauxta pepado rondflugi malproksimen kaj senpune trans la limon...
-- Vi vidas!--ekkriis Anjo kun infana triumfo.-- La hirundoj kaj papilioj no konsentas la "necesecon," pri kiu vi tiel sage parolis.
Cxi tiuj senkonsideraj vortoj malgxojigis min.
-- Ah, Anjo, Anjo!--diris mi riprocxe,--cxu vi forgesis, ke la h.o.m.o estas pli sagxa kreitajxo, ol la flirtemaj birdoj kaj papilioj senpripensaj?...
WIKTOR GOMULICKI.
Greno - corn; placo - place, square; apogi - to lean on; ombrelo - umbrella, parasol; sojlo - threshold; lauxta - loud; sekalo - rye; cejano - corn bluebottle; mielo - honey; bukedo - bouquet; paro - pair; spiko - ear of corn; linio - line; papilio - b.u.t.terfly; flirti - flutter, wave; fulmo - lightning; tondro - thunder; pepi - to chirp.
PRINTEMPO VENOS.
Se la naturo rigidigxas De prem' de l' vintro frostiganta, Se tute per la negx' kovrigxas Je longe tero ekdormanta, Amiko kara! vi ne ploru: Printempo venos kaj somero, Ke la naturo ree floru, Ke verdu, revivigxu tero.
A. NAUMANN.
LA VOJO.
Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuragxe ni iras.
Simile al stelo en nokta cxielo, Al ni la direkton gxi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' h.o.m.oj Cxar klara kaj rekta kaj tre difinita Gxi estas, la voj' elekt.i.ta.
Nur rekte, kuragxe, kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan!
Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan.
"L' espero, l' obstino", kaj "la pacienco"-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas,-- Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, cxesu!" mokante la h.o.m.oj admonas,-- "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, Se vi pacience eltenos."
Se longa sekeco aux ventoj subitaj Velkantajn foliojn desxiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli fresxan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro, Gxin jam ne timigas la vento, nek staro, Obstine gxi pasxas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante Ni iru la vojon celitan!
Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino, kaj la pacienco-- Jen estas la signoj, per kies potenco Ni pasxo post pasxo, post longa laboro, Atingos la celon en gloro.
L. ZAMENHOF, el "Fundamenta Krestomatio".
Celo - aim; simile - like; fantomo - phantom, apparition; sorto - fate; moko - mockery; elekti - to choose; flanko - side; guto - drop; frapi - to strike; bori - to bore; signo - sign; atingi - to attain; laca - weary; semo - seed; cxesi - to cease; admoni - to exhort; koro - heart; vento - wind; subita - sudden; velki - to wither; desxiri - to tear from, pluck off; akiri - to acquire; provi - to make trial of; hardi - to harden.
EL LA PAROLO DE D-RO. L. L. ZAMENHOF.
EN LA GUILDHALL, URBO LONDONO, La 2lan de Auxgusto, 1907.
. . . La dua kulpigo, kiun ni ofte devas auxdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Cxar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj kaj cxar laux la opinio de la gentaj sxovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraux cxio, kio ne estas nia, tial ni laux ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraux tiu cxi mensoga, maln.o.bla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per cxiuj fibroj de nia koro! . . .
Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: cxu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter cxiuj viaj logxantoj, kvankam mi devis bedauxrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj--aux cxu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!
Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la h.o.m.oj lernos kompreni gxuste vian sencon! Kiam via sankta nomo cxesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine cxiu h.o.m.o ricevos la rajton kaj la eblon algluigxi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!
Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la h.o.m.oj cxesos esti lupoj unuj kontraux aliaj. Anstataux konstante batali inter si, elsxiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraux tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin cxiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo. Kaj se iam venos tiu felicxa tempo, gxi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj h.o.m.oj, kiujn vi vidas nun en cxi tiu cxambrego kaj kies nomo, ankoraux tre malmulte konata kaj tre malmulte sxatata, estas "esperantistoj."